Rendevuo kun Rama.
Ĉapitro 2.
TRUDANTO.

Jam en la jaro 2130, la Marso-bazaj radaroj malkovradis po dekdu novaj asterojdoj tage. La Kosmogardaj komputiloj aŭtomate kalkulis iliajn orbitojn, rezervante la informon en siajn gigantajn memorojn, por ke, je ĉiuj kelkaj monatoj, iu ajn interesata astronomo povu rigardi la sumigitajn statistikojn. Ĉi tiuj jam imponegis.

Necesis pli ol 120 jaroj por kolekti la unuajn mil asterojdojn, ekde la malkovro de Cereso, la plej granda el ĉi tiuj mondetoj, je la unua tago de la deknaŭa jarcento. Centoj estis trovitaj, perditaj, kaj retrovitaj; ili ekzistis en tiaj svarmoj, ke unu agacegita astronomo nomis ilin "la plago de la ĉielo". Lin konsternus scii, ke Kosmogardo nun sekvas duon-milionon.

Nur la kvin gigantoj -- Cereso, Palaso, Juno, Eŭnomia, kaj Vesta -- superis ducent kilometrojn diametre; la vasta plejmulto estis nur grandaj ŝtonegoj, meteblaj en malgrandan parkon. Preskaŭ ĉiuj moviĝis laŭ orbitoj preter Marso. Nur la kelkoj venantaj sufiĉe proksime al la Suno por eventuale endanĝerigi la Teron koncernis Kosmogardon. Kaj ne eĉ milono da ili, dum la tuta estonteco de la Sunsistemo, pasos malpli ol milionon da kilometroj for de la Tero.

La objekto unue enlistigita kiel 31/439, laŭ la jaro kaj ordo de sia malkovro, estis detektita ankoraŭ ekster la orbito de Jupitero. Neniel eksterordinaris ĝia loko; multaj asterojdoj iris preter Saturno antaŭ returniĝi al sia fora mastro, la Suno. Kaj Tulo 2, plej forvaganta el ĉiuj, veturis tiom proksime al Urano, ke ĝi eble estis perdita luno de tiu planedo.

Tamen unua radara kontakto tiom malproksime estis senprecedenta; evidente, 31/439 devis esti eksterordinare granda. El la forteco de la eĥo, la komputiloj deduktis diametron je almenaŭ kvardek kilometroj. Tian giganton oni ne malkovris dum cent jaroj. Ke ĝi estis ne rimarkita tiom longe ŝajnis nekredeble.

Tiam oni kalkulis la orbiton, kaj solvis la misteron, anstataŭigante ĝin per mistero eĉ pli profunda. 31/439 ne sekvis normalan asterojdan vojon, elipson resekvatan kun horloĝa precizo je ĉiuj kelkaj jaroj. Ĝi estis soleca vaganto inter la steloj, faranta sian unuan kaj finan viziton al la Sunsistemo -- ĉar ĝi moviĝis tiom rapide, ke la gravita kampo de la Suno neniam povus kapti ĝin. Ĝi rapide pasos enen preter la orbitoj de Jupitero, Marso, Tero, Venuso, kaj Merkuro, ĉiam rapidiĝante, ĝis pasi la Sunon kaj reiri en la nekonatejon.

Nun la komputiloj ekfulmigis sian signon, "Ni havas ion interesan", kaj unuafoje, pri 31/439 atentis homaj estaĵoj. Estis mallonga fervoro de ekscito ĉe Kosmogarda sidejo, kaj la interstela vaganto baldaŭ digniĝis per nomo anstataŭ nura numero. Antaŭlonge la astronomoj eluzis Grekan kaj Roman mitologion; ili nun tralaboris la Hindan diaron. Do 31/439 nomiĝis Rama.

Dum kelkaj tagoj, la amaskomunikiloj ekscitiĝis pri la vizitanto, sed ilin severe handikapis la manko de informo. Nur du faktoj sciiĝis pri Rama: ĝia neordinara orbito kaj ĝia proksimuma grandeco. Eĉ la dua estis nur klera diveno, laŭ la forteco de la radara eĥo. Tra teleskopo, Rama ankoraŭ aspektis kvazaŭ malbrila, dekkvin-grada stelo, troege malgranda por montri videblan diskon. Tamen dum ĝi enplonĝos al la koro de la Sunsistemo, ĝi kreskos pli brila kaj granda ĉiumonate; antaŭ ol ĝi malaperos por ĉiam, la orbitantaj observatorioj povos kolekti pli precizan informon pri ĝia grandeco kaj formo. Estis abunda tempo, kaj eble dum la kelkaj venontaj jaroj, iu kosmoŝipo dum rutina veturo pasos sufiĉe proksime por fari bonajn fotojn. Vera rendevuo plej malverŝajnis; la energia kosto estus troege granda por ebligi fizikan kontakton kun objekto transiranta la planedajn orbitojn je pli ol cent mil kilometroj hore.

Do pri Rama baldaŭ forgesis la mondo, sed ne la astronomoj. Ilia ekscito kreskis dum monatoj kiam la nova asterojdo prezentis pli kaj pli da enigmoj.

Unue, estis la problemo pri la lumkurbo de Rama. Tio mankis al Rama.

Ĉiuj konataj asterojdoj senescepte montris malrapidan variadon je sia brileco, kreskanta kaj malkreskanta dum kelkhora ciklo. Sciiĝis antaŭ pli ol du jarcentoj, ke tio ĉi estis nepra rezulto de ilia rotacio kaj nesfera formo. Dum ili transturnis laŭ siaj orbitoj, la reflektaj surfacoj frontantaj la Sunon ĉiam ŝanĝiĝis, kaj ilia brileco laŭe variis.

Tiajn ŝanĝojn ne montris Rama. Aŭ ĝi tute ne rotaciis, aŭ ĝi estis perfekte simetria. Ambaŭ deduktoj malverŝajnis.

Tiel la afero restis dum kelkaj monatoj, ĉar neniuj el la grandaj orbitantaj teleskopoj povis interrompi sian regulan laboron rigardi en la foregajn profundaĵojn de la universo. Eksteratmosfera astronomio estis multekosta hobio, kaj tempo ĉe granda instrumento povis facile kosti mil dolarojn minute. D-ro Wiljam Stenton neniam estus povinta kapti la Postflankan ducent-metran reflektilon dum tuta kvaronhoro, se pli grava programo ne ĉesus pro paneo de kvindek-cenda kondensilo. Malbonŝanco por alia astronomo estis bonŝanco por li.

Stenton ne sciis, kion li kaptis, ĝis la sekva tago, kiam li akiris komputilan tempon por kalkuli siajn rezultojn. Eĉ kiam ili fine ekaperis sur lia vidigilo, necesis kelkaj minutoj por kompreni ilian signifon.

La sunlumo reflektata de Rama fakte ne estis tute konstanta je sia brileco. Estis malgrandega variado -- malfacile detektebla, sed sufiĉe nemiskomprenebla, kaj ege regula. Kiel ĉiuj aliaj asterojdoj, Rama fakte turniĝis. Tamen kvankam la normala "tago" ĉe asterojdo estis kelkaj horoj, tiu de Rama estis nur kvar minutoj.

Stenton faris kelkajn rapidajn kalkulojn, kaj trovis malfacile kredi la rezultojn. Ĉe sia ekvatoro, ĉi tiu mondeto devas turniĝi pli ol mil kilometrojn hore. Estus tre malsanige provi surteriĝon ie ajn for de la polusoj, ĉar la elcentra forto ĉe la ekvatoro estus sufiĉe forta por forĵeti nefiksitajn objektojn je akcelo de pli ol unu gravito. Rama estis ruliĝanta ŝtono kiu neniam povus kolekti iom ajn da kosma musko. Surprizis, ke tia korpo sukcesas kunteni sin, ne frakasiĝinta antaŭlonge en milionon da fragmentoj.

Objekto je kvardek kilometroj diametre, kun rotacia periodo de nur kvar minutoj -- kie tio taŭgis en la astronomia aranĝo? D-ro Stenton estis iom imagema homo, iomete tro ema salti al konkludoj. Li nun saltis al unu kiu donis al li kelkajn tre malkomfortajn minutojn:

La nura specio de la ĉiela bestaro taŭganta tiun ĉi priskribon estis enfaliĝinta stelo. Eble Rama estis mortinta suno, freneze turniĝanta sfero el neŭtronaĵo, kies ĉiu kuba centimetro pezas miliardojn da tunoj.

Ĉi-momente, ekfulmis tra la hororigita menso de Stenton la memoro de tiu sentempa klasikaĵo, "La Stelo" de H.G. Welz. Li unue legis ĝin kiel malgranda knabo, kaj ĝi helpis ekigi lian intereson pri astronomio. Trans pli ol du jarcentoj da tempo, ĝi estis perdinta neniom da siaj magio kaj teruro. Li neniam forgesos la bildojn de uraganoj kaj cunamoj, urboj glitantaj en la maron, kiam tiu alia vizitanto de la steloj frakasiĝis en Jupiteron kaj falis Sunen preter la Tero. Verdire, la stelo priskribita de maljuna Welz estis ne malvarma, sed inkandeska, kaj faris multe da sia detruo per varmigo. Tio apenaŭ gravis; eĉ se Rama estis malvarma objekto, reflektanta nur la lumon de la Suno, ĝi povus mortigi tiel facile per gravito kiel per fajro.

Ajna stela maso entrudiĝanta en la Sunsistemon tute misformigus la orbitojn de la planedoj. La Tero nur devus moviĝi je kelkaj milionoj da kilometroj Sunen -- aŭ stelen -- por detrui la delikatan klimatan ekvilibron. La antarktika glacimantelo povus fandiĝi kaj inundi ĉiun malaltan grundon, aŭ la maroj povus frostiĝi kaj ŝlosi la tutan mondon en ĉiaman vintron. Nur puŝeto en iun direkton sufiĉus...

Tiam Stenton malstreĉiĝis kaj suspiris pro trankviliĝo. Ĉio ĉi estis sensencaĵo, li hontu pro si.

Rama ne povis konsisti el kunpremita materio. Nenia stelgranda maso povus penetri tiom profunde en la Sunsistemon sen produkti perturbojn, kiuj perfidus ĝin longe antaŭe. La orbitoj de ĉiuj planedoj estus efikitaj; tiele oni malkovris Neptunon, Plutonon, kaj Persefonon. Ne, tute ne eblis, ke objekto tiom masa kiom mortinta suno ŝtelproksimiĝu neobservite.

Iel domaĝe. Renkonto kun malluma stelo estus tre ekscita.

Dum ĝi daŭrus...