Rendevuo kun Rama.
Ĉapitro 3.
RAMA KAJ SITA.

La eksterordinara kunveno de la Kosma Konsilantaro estis mallonga kaj ŝtormeca. Eĉ ĝis la dudek-dua jarcento, nenia maniero jam troviĝis por malebligi, ke maljunaj kaj konservativaj sciencistoj okupu kernajn administrajn postenojn. Vere dubiĝis, ke la problemo iam solviĝos.

Pli malbonige, la nuna prezidanto de la S.K. estis Profesoro Emerita Olaf Dejvidson, la distingita astro-fizikisto. Profesoron Dejvidson ne multe interesis objektoj malpli grandaj ol galaksioj, kaj li neniam penis kaŝi siajn antaŭjuĝojn. Kvankam li devis konfesi, ke naŭdek elcento da lia scienco nun baziĝas de observaĵoj de instrumentoj en kosmo, tio tute ne plaĉis al li. Almenaŭ trifoje dum lia distingita kariero, satelitoj lanĉitaj speciale por pruvi unu el liaj favorataj teorioj, faris precize la malon.

La demando antaŭ la Konsilantaro estis sufiĉe simpla. Neniom dubiĝis, ke Rama estas objekto neordinara -- sed ĉu ĝi estis grava? Post kelkaj monatoj, ĝi forestos por ĉiam, do estis malmulta tempo por agi. Oportunoj nun maltrafotaj neniam reokazos.

Je iom hororiga kosto, kosmo-esplorilo baldaŭ lanĉota el Marso ironta preter Neptuno povus esti modifita kaj sendita laŭ rapidega trajektorio renkontonta Raman. Estis nenia espero je rendevuo; estos la rekorde plej rapida preterflugo, ĉar la du objektoj sin pasos je ducent mil kilometroj hore. Rama estus observata intense dum nur kelkaj minutoj, kaj tre proksime dum malpli ol unu sekundo. Tamen per la ĝusta instrumentaro, tio estus sufiĉe longe por respondi multajn demandojn.

Kvankam Dejvidson malfavore rigardis la Neptunan esplorilon, ĝi estis jam aprobita, kaj neniel sencis al li sendi plian monon bonan post ol malbonan. Li parolis elokvente pri la malsaĝo de asterojd-ĉasado, kaj la urĝa bezono meti sur la Luno novan delikatan interferometron, pruvontan fine por ĉiam la nove revivigitan "granda krevo" kreo-teorion.

Tio estis grava taktika eraro, ĉar la tri plej ardaj subtenantoj de la "modifita konstanta stato" teorio estis ankaŭ Konsilantoj. Ili sekrete kunsentis kun Dejvidson, ke asterojd-ĉasado estas malŝparo de mono; tamen...

Li malvenkis je unu voĉo.

Post tri monatoj, la kosmo-esplorilo, renomita Sita, lanĉiĝis el Fobos, la pli interna luno de Marso. La flugo daŭris sep semajnojn, kaj la instrumento estis ŝaltita ĝis tuta potenco nur kvin minutojn antaŭ la kuniĝo. Samtempe, grapolo da kameringoj liberiĝis, por preterflugi Raman kaj fotografi ĝin de ĉiuj flankoj.

La unuaj bildoj, de dek mil kilometroj for, ĉesigis la aktivaĵojn de la tuta homaro. Sur miliardo da televidilaj ekranoj aperis eta, senreliefa cilindro, kreskanta rapide sekundon post sekundo. Antaŭ ol ĝia grandeco duobliĝis, neniu povis plu pretendi, ke Rama estas natura objekto.

Ĝia formo estis cilindro tiel geometrie perfekta, ke ĝi povus esti farita per tornilo -- kun centroj kvindek kilometrojn apartaj. Krom kelkaj malgrandaj strukturoj ĉe la centro de unu faco, la du finoj estis tre plataj, kaj dudek kilometrojn transe; de distanco, kie estis nenia senso je skalo, Rama aspektis preskaŭ komike kiel ordinara doma bolujo.

Rama kreskis ĝis plenigi la ekranon. Ĝia surfaco estis malbrile, malhele griza, tiel senkolora kiel la Luno, kaj tute sen markoj krom unu loko. Duone laŭ la cilindro estis kilometre larĝa makulo aŭ ŝmiraĵo, kvazaŭ io frapis kaj disŝprucis, antaŭlongege.

Estis nenia indiko, ke la frapo faris la plej etan difekton al la turniĝantaj muroj de Rama, sed tiu ĉi marko produktis la brilecan varieton, kiu rezultigis la malkovron de Stenton.

La bildoj de la aliaj kameroj aldonis nenion novan. Tamen la trajektorioj sekvitaj de iliaj ingoj tra la malfortega gravita kampo de Rama donis unu pluan esencan pecon de informo: la mason de la cilindro.

Ĝi estis troege malpeza por solida objekto. Je nenies granda surprizo, evidentis ke Rama estu kava.

La longe esperata, longe timata renkonto fine alvenis. Homaro estis baldaŭ ricevonta la unuan vizitanton el la steloj.