Rendevuo kun Rama.
Ĉapitro 5.
UNUA EKSKURSO.

Rama estis tiel silenta kiel tombo -- kio eble ĝi estis. Estis neniaj radiosignaloj je iu ajn frekvenco; neniaj vibretoj detekteblaj al la sismografoj, krom la mikrotremoroj sendube kaŭzataj de la pliiĝanta varmigo de la Suno; neniaj elektraj kurentoj; nenia radioaktiveco. Estis preskaŭ misaŭgure silenta. Oni ekspektu, ke eĉ asterojdo estu pli brua.

Kion ni ekspektis? Norton demandis al si. Bonvenigan komitaton? Li ne certis ĉu li sentu desaponton aŭ liberiĝon. Nu, ŝajnis ke la iniciato estis lia.

Liaj ordonoj estis atendi dudek-kvar horojn, tiam eliri kaj esplori. Neniu multe dormis tiun unuan tagon. Eĉ la nedeĵorantaj ŝipanoj pasigis sian tempon kontrolante instrumentojn detektantajn nenion, aŭ simple rigandante el la fenestroj la absolute geometrian pejzaĝon. Ĉu tiu ĉi mondo vivas? Ili ree demandadis al si. Ĉu ĝi estas mortinta? Aŭ ĉu ĝi nur dormas?

Je la unua ekskurso, Norton prenis nur unu kunulon: Leŭtenantan Komandanton Karl Mercer, lian fortikan kaj rimedoplenan vivtenan oficiston. Li tute ne intencis iri ekster la vidon de la ŝipo, kaj se estos ia ĉagreno, malverŝajnis ke pli granda grupo estus pli sekura. Tamen por antaŭzorgo, li havis du aliajn ŝipanojn, jam en kompletoj, atendantajn en la aerkluzo.

La kelkaj gramoj da pezo donata al ili de la kunaj gravita kaj elcentra kampoj de Rama nek helpis nek malhelpis; ili devis tute dependi de siaj raketoj. Kiel eble plej frue, Norton decidis, li ŝpinos reton el gvidŝnuroj inter la ŝipo kaj piloloj, por ke oni ĉirkaŭmoviĝu sen malŝpari pelaĵon.

La plej proksima pilolo estis nur dek metrojn de la aerkluzo, kaj la unua zorgo de Norton estis kontroli ĉu kontakto iel difektis la ŝipon. La korpo de Endevor kuŝis kontraŭ la kurba muro per forto je kelkaj tunoj, sed la premo ebene disiĝis. Trankviligita, li ekdrivis ĉirkaŭ la rondan strukturon, provante determini ĝian funkcion.

Veturinte nur kelkajn metrojn, li trovis interrompon en la glata, ŝajne metala muro. Unue, li kredis ĝin ia stranga ornamaĵo, ĉar ĝi ŝajnis fari nenion utilan. Ses radiaj sulkoj profundis en la metalo, kaj kuŝanta en ili estis ses krucaj stangoj, kvazaŭ radioj de senranda rado, kun malgranda nabo ĉe la centro. Tamen la rado estis neniel turnebla, ĉar ĝi estis profunde enfiksita en la muro.

Tiam li rimarkis, kun kreskanta ekscito, ke estas pli profundaj truoj ĉe la finoj de la radioj, bone formitaj por akcepti tenontan manon. (Ungegon? Tentaklon?) Se oni starus tiel fiksante sin kontraŭ la muron, kaj tirus la radiojn tiel...

Glate kiel silko, la rado glitis el la muro. Je sia tuta mirego -- ĉar li preskaŭ certis, ke iuj ajn moveblaj partoj estus vakue kunvelditaj antaŭlongege -- Norton trovis sin tenanta radian radon. Li aspektis kapitano de iu malnova velŝipo staranta ĉe la stirilo.

Li dankis, ke la sunŝirmilo de lia kasko malebligis, ke Mercer legu lian mienon. Li estis surprizita, sed ankaŭ kolera al si. Eble li jam faris sian unuan mispaŝon. Ĉu alarmoj nun sonoras ene de Rama? Ĉu lia senpensa ago jam aktivigis ian nepacigeblan mekanismon?

Sed Endevor raportis nenian ŝanĝon; ĝiaj sensiloj ankaraŭ detektis nenion krom termaj vibretoj kaj liaj propraj moviĝoj.

"Nu, Ŝipestro, ĉu vi revenos?"

Norton repensis pri siaj instruaĵoj: "Uzu vian prudenton, sed antaŭeniru zorge." Se li kontrolus ĉiun ajn moviĝon per Misia Kontrolo, li nenion atingus.

"Kia estas via diagnozo, Karl?" li demandis.

"Estas evidente mana regilo por aerkluzo -- verŝajne kriza rezervosistemo kontraŭ la ebleco de potenca paneo. Mi ne povas imagi ian ajn teknologion, kiel ajn progresinta, kiu ne farus tiajn sekurigojn."

Kaj ĝi estus tute sekura, Norton diris al si. Ĝi estus funkciigebla nur se estus nenia ajn danĝero al la sistemo.

Li ektenis du kontraŭajn radiojn de la vindaso, fiksis siajn piedojn kontraŭ la grundo, kaj provis la radon. Ĝi ne moviĝetis.

"Donu manon al mi," li diris al Mercer.

Ili prenis po unu radion. Aplikante sian suman fortan, ili ne povis kaŭzi la plej etan moviĝon.

Kompreneble, oni nenial supozu, ke horloĝoj kaj korktiriloj ĉe Rama turniĝas samdirekte kiel ĉe la Tero.

"Ni provu la alian direkton," diris Mercer.

Ĉi-foje, estis neniom da rezisto. La rado rotaciis preskaŭ sen peno tra tuta rondo. Tiam, tre glate, ĝi prenis la ŝarĝon.

Duonmetron for, la kurba muro de la pilolo ekmoviĝis, kiel malrapide malfermanta pektenoŝelo. Kelkaj polveroj, pelataj de blovetoj el eskapanta aero, elfluis kiel blindumaj diamantoj kiam la brilega sunlumo trafis ilin.

La vojo al Rama estis malfermita.