Rendevuo kun Rama.
Ĉapitro 6.
KOMITATO.

D-ro Boz ofte pensadis, ke estis serioza eraro lokigi la Sidejon de la Unuiĝintaj Planedoj sur la Luno. Nepre la Tero dominadis la diskutojn -- kiel ĝi dominadis la pejzaĝon preter la kupolo. Se oni devis konstrui ĉi tie, eble oni estu irinta al Postflanko, kie tiu hipnotiga disko neniam brilas.

Nu kompreneble, estis troege malfrue por ŝanĝi, kaj vere estis nenia alternativo. Ĉu plaĉe al la kolonioj aŭ ne, la Tero estos la kultura kaj ekonomia reganto de la Sunsistemo dum jarcentoj venontaj.

D-ro Boz naskiĝis sur la Tero, kaj ne elmigris al Marso ĝis sia trideka jaro, do li opiniis sin kapabla rigardi la politikan situacion iom senpartie. Li nun sciis, ke li neniam reiros al sia hejma planedo, kvankam ĝi estas nur kvin horojn for per ŝipo. En sia 115a vivojaro, li tute sanis, sed ne povus toleri la readaptiĝon necesan por alkutimigi lin al trioble pli da gravito ol li ĝuis dum la plejparto de sia vivo. Li estis ĉiam ekzilita el la mondo de sia naskiĝo. Ne sentoplena homo, li ne permesis, ke tio tro deprimu lin.

Ja iam deprimis lin la neceso trakti, jaron post jaro, la samajn konatajn vizaĝojn. La mirakloj de medicino estis ĉiuj bonaj -- kaj li certe neniom deziris reenigi la horloĝon -- sed estis viroj ĉirkaŭ la konferenca tablo, kun kiuj li laboradis dum pli ol duona jarcento. Li sciis precize kion ili diros kaj kiel ili voĉdonos je iu ajn temo. Li deziris, ke iutage, unu el ili faru ion tute neatenditan -- eĉ frenezan.

Kaj ili verŝajne sentis same pri li.

La Rama Komitato estis ankoraŭ trakteble malgranda, kvankam tio sendube baldaŭ ŝanĝiĝos. Liaj ses kolegoj -- reprezentantaj po unu membron de la Unuiĝintaj Planedoj -- ĉiuj ĉeestis karne. Ili devis; elektronika diplomatio ne eblis trans Sunsistemaj distancoj. Iuj maljunaj ŝtatistoj, kutimante al tia tuja komunikado, kiun Teranoj de longe ekspektas, neniam akceptis la fakton, ke radiaj ondoj bezonas minutojn, aŭ horojn, por traveturi la spacojn inter planedoj. "Ĉu vi sciencistoj ne povas fari ion pri ĝi?" ili amare plendis, informite ke tuja vizaĝo-al-vizaĝo interparolo ne eblis inter la Tero kaj ĝiaj pli foraj gefiloj. Nur la Luno havis apenaŭ tolereblan 1,5-sekundan prokraston -- kun ĉiom da implicitaj rezultoj kaj politikaj kaj psikologiaj. Pro tiu ĉi astronomia fakto, la Luno -- kaj nur la Luno -- ĉiam estos antaŭurbo de la Tero.

Ankaŭ fizike ĉeestantaj estis fakuloj elektitaj al la komitato. Profesoro Dejvidson, la astronomo, estis delonga konato. Hodiaŭ li ne montris sian kutiman koleremon. Boz sciis nenion pri la internaj bataloj antaŭ la lanĉo de la unua esplorilo al Rama, sed la kolegoj de la Profesoro ne lasis lin forgesi tiujn.

D-ino Telma Prajs estis konata pro siaj multnombraj televidaj aperoj, kvankam ŝi unue faris sian reputacion antaŭ kvindek jaroj dum la arkeologia eksplodo sekvanta la senakvigon de tiu vasta mara muzeo, la Mediteraneo.

Boz ankoraŭ povis rememori la eksciton de tiu epoko, kiam la perditaj trezoroj de la Grekoj, Romianoj, kaj dek aliaj civilizacioj, revidis la taglumon. Tiam estis unu el malmultaj okazoj, kiam li bedaŭris loĝi sur Marso.

La eksterbiologo Karlajl Perera estis alia evidenta elekto; same kiel Denis Solomonz, la scienca historiisto. Boz iomete malpli kontentis pri la ĉeesto de Konrad Tejlor, la fama antropologo kiu faris sian reputacion per unike kunmeti erudicion kaj erotikon en sian studon de seksmaturecaj ritoj en Beverli Hilz dum la malfrua dudeka jarcento.

Tamen neniu povis ial ajn disputi la rajton de Kavaliro Luis Sandz ĉeesti la komitaton. Viro kies scion egalis nur lia ĝentilo, Kavaliro Luis laŭdire perdis sian trankvilon nur kiam nomita la Arnold Tojnbi de sia epoko. La granda historiisto tamen ne ĉeestis persone. Li obstine rifuzis lasi la Teron, eĉ por tiel ĉi gravega kunveno. Lia tri-dimensia bildo, nedistingebla de la realo, ŝajne okupis la seĝon dekstre de Boz, kaj kvazaŭ por kompletigi la iluzion, iu metis tason da akvo antaŭ li. Boz konsideris tian ĉi teknologian paradon senbezona artifiko, sed surprizis kiom da grandaj viroj estis infanece ravitaj esti en du lokoj samtempe. Iam tiu ĉi elektronika miraklo kaŭzis komikajn katastrofojn. Boz ĉeestis unu diplomatian ricevon kiam iu provis trapromeni bildon, kaj tro malfrue malkovris, ke ĝi estas reala homo. Estis eĉ pli komike, vidi projekciaĵojn provi manpremi.

Nun Lia Ekscelenco la Ambasadoro de Marso al la Unuiĝintaj Planedoj ordigis siajn vagantajn pensojn, malŝtopis sian gorĝon, kaj diris: "Sinjoroj, la komitato nun ekfunkcias. Mi opinias ĝuste diri, ke jen kolektaĵo de unikaj talentoj, kunigita por trakti unikan situacion. La komando donita al ni de la Sekretario Ĝenerala estas taksi la situacion, kaj konsili Komandanton Norton kiam necesos."

Jen miraklo de trosimpligo, kaj ĉiuj sciis tion. Se ne estos vera krizo, la komitato eble neniam faros senperan kontakton kun Komandanto Norton -- se li ja iam aŭdos pri ĝia ekzisto. La komitato estis provizora kreaĵo de la Scienca Organizaĵo de Unuiĝintaj Planedoj, raportanta per sia prezidanto al la Sekretario Ĝenerala. Estis vere, ke la Suna Esploro estis ero de la U.P., sed ĉe la flanko funkcia, ne scienca. Teorie tio ĉi ne multe gravu, nenial la Rama Komitato -- aŭ iu ajn alia -- ne voku Komandanton Norton kaj proponu helpan konsilon.

Tamen profundokosma komunikado multekostis. Endevor estis kontaktebla nur per PlanedoKom, memstara firmao fama pro sia strikta kaj efika kontado. Necesis longa tempo por establi krediton ĉe PlanedoKom. Ie iu prilaboris tion ĉi, sed ĉi-momente, la senkompataj komputiloj de PlanedoKom ne akceptas la ekziston de la Rama Komitato.

"Tiu ĉi Komandanto Norton," diris Kavaliro Robert Makej, la Ambasadoro de la Tero, "tenas grandegan respondecon. Kia persono estas li?"

"Mi povas respondi," diris Profesoro Dejvidson, dum liaj fingroj superflugis lian memorbloketon. Li severe rigardis ekranon plenan je informo, kaj ekfaris tujan resumon.

"Wiljam Cien Norton, naskita en 2077, Brizbejn, Oceanio. Klerigita en Sidneo, Bombajo, Hjuston. Poste kvin jarojn ĉe Astrogrado, specialiĝante je pelado. Komisiita en 2102. Altiĝis tra la kutimajn rangojn ... leŭtenanto ĉe la tria Persefona esplorvojaĝo ... distingiĝis dum dekkvina provo establi bazon sur Venuso ... am ... am ... modela kroniko ... duobla civitaneco, la Tero kaj Marso ... edzino kaj unu gefilo en Brizbejn, edzino kaj du en Port Loel, kun rajto je tria ..."

"Edzino?" naive demandis Tejlor.

"Ne. Gefilo, kompreneble," krakis la Profesoro, antaŭ vidi la larĝajn ridetojn ĉe aliaj. Milda rido ĉirkaŭiris la tablon, kvankam la tromultnombraj Teranoj aspektis pli enviaj ol amuzitaj. Post jarcento de firma peno, la Tero ankoraŭ malsukcesis tiri sian nombron de loĝantoj sub la celon de unu miliardo...

"Nomita komandanta oficiro de la ŝipo Endevor de la Suna Esploro. Unua vojaĝo al retroiraj satelitoj de Jupitero ... am, tiu estis trukaĵo ... unu asterojda misio, kiam komandita prepari sin ... sukcesis venki limdaton..."

La Profesoro malplenigis la ekranon kaj rigardis siajn kolegojn. "Mi opinias nin ege bonŝancaj, konsiderante, ke li estis la sola homo tuj havebla. Alie ni eble havus ordinaran kapitanon." Li ŝajne aludis al la tipa lignokrura plago de la kosmovojoj, pistolo en unu mano kaj glavo en la alia.

"La kroniko pruvas nur ke li kompetentas," protestis la Ambasadoro de Merkuro (loĝantaro: 112.500, sed kreskanta). Kiel li reagos ĉe tia ĉi tute nova situacio?"

Ĉe la Tero, Kavaliro Luis Sandz malŝtopis sian gorĝon. Post sekundo kaj duono, li faris same ĉe la Luno. "Ne tute nova situacio," li rememorigis al la Merkurano, "kvankam ĝi laste okazis antaŭ tri jarcentoj. Se Rama estas mortinta, aŭ vaka -- kaj ĉiuj indikoj ĝis nun sugestas tion -- Norton rolas kiel arkeologo malkovronta la ruinoj de malaperinta kulturo." Li kliniĝis ĝentile al D-ino Prajs, kiu kapjesis. "Evidentaj ekzemploj estas Ŝliman ĉe Troj kaj Moŭhot ĉe Angkor Vat. La danĝero minimumas, kvankam nepre estas ŝanceto de akcidento."

"Kio pri insidoj kaj ellasaj mekanismoj, pri kiuj paroladas tiuj Pandoraj personoj?" demandis D-ino Prajs.

"Pandora?" tuj demandis la Merkura Ambasadoro. "Kio estas?"

"Estas frenezula movado," klarigis Kavaliro Robert, kun plej da honto montrebla de ambasadoro, "konvinkita ke Rama estas grava eventuala danĝero. Skatolo, kiun oni ne malfermu, vi scias." Li dubis, ĉu la Merkurano ja scias; oni ne alte taksis klasikajn studojn ĉe Merkuro.

"Pandora -- paranojo," snufis Tejlor. "Nu kompreneble tiaj estas elpenseblaj, sed kial iu ajn inteligenta raso volus ludi infanecajn trompojn?"

"Nu, eĉ forkonsiderante tian malagrablaĵon," Kavaliro Robert daŭrigis, "ni ankoraŭ havas la multe pli minacan eblecon de aktiva, enloĝata Rama. Tiel la situacio estos renkontiĝo inter du kulturoj -- ĉe tre malsamaj teknologiaj niveloj. Pizaro kaj la Inkoj. Piri kaj la Japanoj. Eŭropo kaj Afriko. Preskaŭ nepre, la rezultoj estis katastrofaj -- por unu aŭ ambaŭ partioj. Mi nenion rekomendas, mi nur atentigas precedentojn.

"Dankon, Kavaliro Robert," respondis Boz. Agacetis liaopinie, havi du "Kavalirojn" ĉe unu malgranda komitato; ĉi-epoke, kavalireco estis honoro eskapata de malmultaj britoj. "Certe ni ĉiuj pripensis tiujn ĉi konsternajn eventualaĵojn. Tamen se la estaĵoj ene de Rama estas ... am ... malbonvolaj, ĉu iom ajn gravos, kion ni faros?"

"Ili eble ignoros nin, se ni foriros."

"Kion -- veturinte miliardojn da mejloj kaj milojn da jaroj?"

La argumento estis ekfluganta, kaj nun daŭrigis sin. Boz ripozis en sia seĝo, malmulte diris, kaj atendis akordiĝon.

Same kiel li prognozis, ĉiuj konsentis ke, jam malferminte la unuan pordon, estis nepenseble, ke Komandanto Norton ne malfermu la duan.