Se liaj edzinoj iam komparos liajn videomesaĝojn, pensis Komandanto Norton, pli amuzate ol konsternate, li devus fari multe pli da laboro. Nun li povis fari unu longan mesaĝon kaj kopii ĝin, aldonante nur personajn mesaĝetojn kaj amoesprimojn antaŭ ŝuti preskaŭ identajn kopiojn kaj al Marso kaj al la Tero.
Kompreneble, ege malverŝajnis, ke liaj edzinoj iam faros tion; eĉ je la koncesiaj tarifoj por parencoj de astronaŭtoj, estus multekoste. Kaj sensence. Liaj familioj bonege interrilatis, kaj interŝanĝadis la kutimajn salutojn je naskiĝaj kaj edziĝaj datrevenoj. Tamen entute, eble des bone, ke la knabinoj neniam renkontiĝis, kaj plej verŝajne neniam renkontiĝos. Mirna naskiĝis sur Marso, do ne povus toleri la altan graviton de la Tero. Kaj Kerolajn malŝatis eĉ la dudek-kvin minutojn de la plej longa surtera vojaĝo.
"Pardonu min pro prokrasti tiun ĉi sendaĵon unu tagon," diris Norton, fininte la ĝeneralan enkondukon, "sed mi estis for de la ŝipo dum la lastaj tridek horoj, kredu aŭ ne.
"Ne konsterniĝu -- ĉio estas perfekte regata. Necesis du tagoj, sed ni preskaŭ trapasas la aerkluzaron. Ni povus fari ĝin dum kelkaj horoj per nia nuna scio. Tamen ni hazardis nenion, sendante sendratajn kamerojn antaŭen, kaj cikligante ĉiun kluzon dekdu-foje por certiĝi, ke ili ne rajpos malantaŭ ni, post nia trairo.
"Ĉiu kluzo estas simpla turnebla cilindro kun mortezo ĉe unu flanko. Oni eniras tra tiu ĉi malfermaĵo, krankas la cilindron cent okdek gradojn, kaj la mortezo liniĝas kun alia pordo, por ke oni elpaŝu. Aŭ elflotu, ĉi tie.
"La Ramanoj tute neprigis ĉion. Estas tri ĉi tiaj cilindraj kluzoj, tuj ene de la ekstera ŝelo, sub la enireja skatolo. Mi ne povas imagi kiel eĉ unu paneus, se oni ne disigus ĝin per eksplodaĵo, sed se ĝi rompiĝus, estas reservoj dua kaj tria.
"Kaj tio estas nur la komenco. La fina kluzo malfermiĝas en rektan koridoron preskaŭ duonan kilometron longe. Ĝi aspektas pura kaj orda, kiel preskaŭ ĉio vidita de ni. Ĉiujn kelkajn metrojn estas ingetoj kiuj verŝajne tenis lumilojn, sun nun ĉio estas tute nigra, kaj timiga. Estas du paralelaj sulkoj, prokse unu centimetron larĝaj, tranĉitaj en la murojn laŭ la tuta longo de la tunelo. Ni suspektas, ke ia veturilo uzas ilin, por porti ekipaĵojn -- aŭ homojn -- tien kaj reen. Ni ŝparus multan embarason per funkciigi ĝin.
"Mi jam menciis, ke la tunelo longas duonan kilometron. Nu, pro niaj sismaj sondoj, ni sciis, ke tio estas la proksa dikeco de la ŝelo, do evidente ni estis preskaŭ preter ĝi. Ĉe la fino de la tunelo, ne surprizis nin trovi alian tian cilindran kluzon.
"Jes, kaj alia. Kaj alia. Ĉi tiuj ŝajne faris ĉion triope. Ni estas en la fina kluza ĉambro nun, atendantaj aprobon de la Tero antaŭ trairi. La internaĵo de Rama estas nur kelkajn metrojn for.
"Ĉu vi konas je Ĝeri Kirĉof, mia amiko, kiu posedas tian bibliotekon el veraj libroj, ke tro multekostus al li elmigri el la Tero? Nu, Ĝeri rakontis al mi pri same tia ĉi situacio, je la komenco de la dudek-unua, ne, dudeka jarcento. Arkeologo trovis la tombon de Egipta reĝo, la unuan neniam rabitan. Liaj laboristoj pasigis monatojn enfosigante sin, ĉambron post ĉambro, ĝis atingi la finan muron. Ili trarompis la masonaĵon, kaj li eltenis lanternon kaj enpuŝis sian kapon. Li trovis sin rigardanta en tutan ĉambron plenan je trezoro -- nekredeblaĵo, oro kaj juveloj.
"Eble tiu ĉi loko ankaŭ estas tombo, ŝajnas pli kaj pli probable. Eĉ nun, ne estas la plej eta sono, aŭ indiko de aktiveco.
"Nu, morgaŭ ni sciu."
Norton ŝaltis la registrilon al "paŭzo". Li sindemandis, kion alian li diru pri laboro, antaŭ komenci la apartajn personajn mesaĝojn al siaj familioj? Normale, li neniam rakontis tiom da detalo, sed tiuj ĉi cirkonstancoj estis apenaŭ normalaj. Tiu ĉi povus esti lia fina mesaĝo al liaj amatoj. Li devis ekspliki al ili kion li faras.
Kiam ili vidos tiujn ĉi bildojn, kaj aŭdos tiujn ĉi vortojn, li jam estos ene de Rama -- pli aŭ malpli bone.