Neniam antaŭe Norton sentis tiom forte sian kunsenton kun tiu longe-mortinta Egiptologo. De kiam Haŭard Karter unue rigardis en la tombon de Tutankamen, neniu ajn homo povis koni tian ĉi momenton. Tamen la komparo estis preskaŭ ridinde absurda.
Tutankamen entis enterigita nur hieraŭ -- antaŭ ne eĉ kvar mil jaroj; Rama eble pli aĝis ol la homaro. Tiu tombeto en la Valo de la Reĝoj estus perdebla en la koridoroj tra kiuj ili jam trapasis, sed la spaco preter la fina sigelo estis almenaŭ milionoble pli granda. Kaj la trezoro eble tenata en ĝi -- estis neimagebla.
Neniu parolis per radio dum almenaŭ kvin minutoj; la bone trejnita taĉmento ne eĉ raportis parole kiam ĉiuj kontroloj finiĝis. Mercer simple donis al li la "bonan" signon, kaj gestis al la malfermita tunelo. Kvazaŭe ĉiuj sciis, ke estas momento por historio, kaj endas ne difekti ĝin per senbezona klaĉo. Tion aprobis Norton, ĉar ĉi-momente, li havis nenion por diri. Li enŝaltis la radion de sia lampo, ekfunciigis siajn raketojn, kaj drivis malrapide laŭ la mallonga koridoro, kun sekureca ŝnuro malantaŭ si. Post nur sekundoj, li estis interne.
Interne de kio? Ĉio antaŭ li estis tute senluma; reflektiĝis nenia lumeto de lia lampo. Li ekspektis tion ĉi, sed ne vere kredis. Ĉiuj kalkuloj montris, ke la fora muro estas dekojn da kilometroj for; nun liaj okuloj konfirmis tion. Drivante malrapide en tiun mallumon, li subite deziregis la komforton de sia sekureca ŝnuro, pli ol iam antaŭe, eĉ dum sia unua eliro en kosmon. Kaj tio absurdis. Li estis rigardinta trans milionojn da lumjaroj sen vertiĝo; kial lin perturbu kelkaj kubaj kilometroj da malplenaĵo?
Li maltrankvile meditis tiun problemon, kiam la dampilo ĉe la fino de la ŝnuro milde haltigis lin, kun apenaŭ sentebla resalto. El la neniaĵo antaŭ si, li turnis la lampon malsupren, por ekzameni la surfacon el kiu li elvenis.
Li ŝajne ŝvebis super la centro de malgranda kratero, kiu mem estis kaveto en la bazo de pliege granda kratero. Je ĉiu flanko estis terasoj kaj deklivoj -- ĉiuj geometrie precizaj kaj evidente artefaritaj -- kiuj etendis ĝis la fino de lia lumo. Prokse cent metrojn for, li vidis la elirejojn de la aliaj aerkluzaj sistemoj, identaj al tiu ĉi.
Kaj tio estis ĉio. Estis nenio speciale ekzotika aŭ fremda pri la sceno. Fakte, ĝi iom similis al forlasita mino. Li sentis iomete trompita; post tiom da peno, estu ia drameca, eĉ transcenda, rivelaĵo. Tiam li rememorigis al si, ke li nur povas vidi kelkcent metrojn. La mallumo preter lia vidokampo eble ankoraŭ enhavis pli da mirindaĵoj ol li volis fronti.
Li raportis mallonge al siaj maltrankvile atendantaj kolegoj, tiam aldonis: "Mi elsendas la torĉon -- du-minuta prokrasto. Jen."
Per sia suma forto, li ĵetis la cilindreton rekte supren -- aŭ foren -- kaj komencis nombri sekundojn dum ĝi forflugis. Antaŭ la dekkvina, ĝi estis nevidebla; je la centa, li ŝirmis siajn okulojn kaj direktis la fotilon. Li ĉiam bone kalkulis tempon; li nur maltrafis je du sekundoj, kiam la mondo eksplodis per lumo. Ĉi-foje estis nenia kialo por desaponto.
Eĉ milionoj da kandeloj el la torĉo ne povis lumigi la tutan kavegon, sed li povis vidi sufiĉe por kompreni ĝian desegnon kaj taksi ĝian gigantan skalon. Li estis ĉe unu ekstremaĵo de kava cilindro almenaŭ dek kilometrojn larĝa, kaj nedifinite longa. De lia vidpunkto ĉe la centra akso, li povis vidi tian amason da detalo sur la kurbaj muroj ĉirkau si, ke lia menso povis sorbi nur etan frakcion da ĝi. Li rigardis la pejzaĝon de tuta mondo per unu ekfulmo, kaj li penegis kapti la bildon en sian menson.
Ĉie ĉirkaŭ li, la terasaj deklivoj de la kratero supreniris ĝis kunfandiĝi en solidan muron, kiu ĉirkaŭis la ĉielon. Ne -- tiu impreso falsis; li devas forĵeti la instinktojn kaj de la Tero kaj de kosmo, kaj sin orienti al nova koordinata sistemo.
Li estis ne ĉe la fundo de tiu ĉi stranga, intern-ekstera mondo, sed ĉe ĝi supraĵo. De ĉi tie, ĉiuj direktoj estas malsupren, ne supren. Se li moviĝus for de tiu ĉi centra akso, al la kurba muro kiun li ne plu pensu muro, gravito grade pliiĝus. Kiam li atingus la internan surfacon de la cilindro, li povus tie stari vertikale ĉe iu ajn loko, piedoj al la steloj kaj kapo al la centro de la turniĝanta cilindro. La ideo estis sufiĉe konata; ekde la tuja komenco de kosmoflugo, oni uzis elcentran forton por simuli graviton. Nur la skalo de tiu ĉi aplikaĵo estis tiom superega, tiom ŝoka. La plej granda el ĉiuj kosmodomoj, Sinksat Kvin, estis malpli ol ducent metroj diametre. Necesos iom da tempo por alkutimiĝi al io centoble pli granda.
La tubo da pejzaĝo kiu ĉirkaŭis lin havis miksitajn regionojn de lumo kaj ombro, kiuj povus esti arbaroj, kampoj, frostigitaj lagoj, aŭ urbetoj; la distanco, kaj velkanta lumo de la torĉo, malebligis identigon. Mallarĝaj linioj kiuj povus esti ŝoseoj, kanaloj, aŭ bone regataj riveroj, formis videbletan geometrian reton; kaj fore laŭ la cilindro, ĉe la ekstrema limo de vido, estis zono de pli profunda mallumo. Ĝi formis tutan rondon, ringon ĉirkaŭ la internaĵo de tiu ĉi mondo, kaj Norton subite rememoris la miton de Oceanus, la maro kiu, laŭ prakredo, ĉirkaŭas la mondon.
Jen eble pli stranga maro -- ne ronda sed cilindra. Antaŭ frostiĝi en la interstela nokto, ĉu ĝi havis ondojn kaj tajdojn kaj fluojn -- kaj fiŝojn?
La torĉo tusis kaj mortis; la momento de rivelo finiĝis. Tamen Norton sciis, ke kiom longe li vivos, tiuj bildoj estos gravuritaj en lian menson. Kiajn ajn malkovraĵojn venigos la estonteco, ili neniam povos forviŝi tiun ĉi unuan impreson. Kaj historio neniam povos forpreni de li la privilegion esti la unua el la tuta homaro rigardi la faraĵojn de aliplaneda civilizacio.