Eŭgeno Bokarev (1904-1971) estis rusa lingvisto kiu helpis refondi la sovetian Esperanto-movadon en 1956, kiam la uzo de Esperanto ĉesis esti mortpunenda afero.
La vortaroj verkitaj de Bokarev estas esenca rimedo por rusaj Esperantistoj. Juri Finkel kaj aliaj aktualigis kaj enretigis la Esperanta-Rusan Vortaron. Tamen la Rusa-Esperanta Vortaro de Bokarev restis neglektita ekde lia morto.
Do jen tiu vortaro, skanita kaj tekstigita (laste korektita 23-jan-2007):
Vortaro Rusa-Esperanto de Bokarev (teksto UTF-8, ĉapelitaj literoj)
Jen paro da vortaroj por la libera programo StarDict:
Rusa-Esperanto de Bokarev
(eldonita en 1966, represita en 1989)
Esperanta-Rusa de Finkel kaj Galiĉski
(versio 11.02, 26-nov-2006)
Instalu StarDict-on kaj malpaku ambaŭ vortarojn en C:\Program Files\StarDict\dic .