Tiutage estis nenio, kion homoj povis fari por sin protekti kontraŭ la finaj hazardaj pafoj de la kosma bombardo, kiu iam cikatris la surfacon de la Luno. La meteoritoj de 1908 kaj 1947 estis frapintaj senhoman sovaĝejon; sed antaŭ la fino de la dudek-unua jarcento, restis neniu regiono sur la Tero sekure uzebla por ĉiela paf-ekzerco. La homa raso estis disvastiĝinta de poluso ĝis poluso. Do nepre...
Je 0946 G.M.T. matene 11an de septembro, dum la eksterordinare bela somero de la jaro 2077, la plejparto de la Eŭropa loĝantaro vidis blinduman fajrbulon aperi en la orienta ĉielo. Post sekundoj ĝi brilis pli forte ol la Suno, kaj moviĝante trans la ĉielon -- unue tute silente -- ĝi postlasis kirliĝantan kolonon el polvo kaj fumo.
Ie super Aŭstrio, ĝi ekdisrompiĝis, produktante serion de krevegoj tiom fortaj, ke pli ol miliono da homoj suferis daŭran aŭdan difekton. Ili estis la bonŝanculoj.
Moviĝanta je kvindek kilometroj sekunde, mil tunoj da ŝtono kaj metalo frapis la ebenaĵon de norda Italio, detruante dum malmultaj flamaj momentoj la laboraĵon de jarcentoj. La urboj Paduo kaj Verono estis forviŝitaj el la Tera surfaco, kaj la finaj gloraĵoj de Venecio dronis por ĉiam sub la maron, kiam la akvoj de la Adriatiko venis tondre teren post la martelofrapo el kosmo.
Sescent mil homoj pereis, kaj la suma difekto estis pli ol biliono da dolaroj. Tamen la perdo el arto, el historio, el scienco, el la tuta homa raso, por la tuta estonteco, preteris ian ajn komputadon. Kvazaŭe granda milito bataliĝis kaj perdiĝis dum unu mateno; kaj plaĉis al malmultaj, ke kiam la polvo de detruo malrapide falis, dum monatoj la tuta mondo vidis la plej belegajn ĉielruĝojn ekde Krakatoa.
Post la eka ŝoko, la homaro reagis kun firmeco kaj unueco, kiujn neniu antaŭa epoko povis montri. Oni taksis, ke tia katastrofo eble ne reokazos dum mil jaroj -- sed ĝi eble okazos morgaŭ. Kaj venontan fojon, la rezultoj povus esti eĉ pli malbonaj.
Nu bone; ne estos venonta fojo.
Cent jarojn antaŭe, multe pli malriĉa mondo, kun ege pli malfortaj rimedoj, estis malŝparinta sian riĉaĵon penante detrui armilojn lanĉitajn, sinmortige, de la homaro kontraŭ sin. La peno neniam sukcesis, sed la lertoj tiam akiritaj estis ne forgesitaj. Nun oni povis uzi ilin por ege pli nobla celo, kaj sur senlime pli vasta scenejo. Neniu meteorito sufiĉe granda por kaŭzi katastrofon estis iam ajn permesota trarompi la defendaĵojn de la Tero.
Tiel komenciĝis Projekto Kosmogardo. Kvindek jarojn poste -- per maniero, kiun neniuj el ĝiaj arkitektoj iel ajn povis anticipi -- ĝi pravigis sian ekziston.