Dum la finaj minutoj de la rendevuo, Komandanto Norton rememoris tiujn unuajn televidajn elsendojn, tiom ofte remontritajn. Tamen estis io neniel komunikebla per elektronika bildo -- la superega grandeco de Rama.
Li neniam sentis tian impreson surteriĝante ĉe natura objekto kiel Luno aŭ Marso. Tiuj estis mondoj, ekspekataj esti grandaj. Tamen li ankaŭ estis surteriĝinta ĉe Jupitero 8, iomete pli granda ol Rama -- kaj tio ŝajnis tre malgranda objekto.
Facilis solvi la paradokson. Lian takson tute alteris la fakto, ke jen artefaraĵo, multmilionoble pli peza ol io ajn metita en kosmon de homaro. Rama masis almenaŭ dek bilionon da tunoj; al iu ajn astronaŭto, tio estis ne nur miregiga, sed ankaŭ timegiga penso. Ne mirige do, ke li iam sentis sin sensignifa, eĉ deprimita, dum tiu cilindro el skulptita, senaĝa metalo plenigis pli kaj pli da la ĉielo.
Ankaŭ estis ĉi tie sento de danĝero tute nova al lia sperto. Je ĉiu antaŭa surteriĝo, li sciis kion ekspekti; ĉiam eblis akcidento, sed neniam surprizo. Ĉe Rama, surprizo estis la sola certeco.
Nun Endevor ŝvebis malpli ol mil metrojn super la Norda Poluso de la cilindro, ĉe la preciza centro de la malrapide turniĝanta disko. Oni elektis tiun ĉi finon ĉar ĝi estis en sunlumo; dum Rama rotaciis, la ombroj de la malaltaj, enigmaj strukturoj proksime al la akso moviĝis konstante trans la metala ebenaĵo. La norda faco de Rama estis giganta sunhorloĝo, mezuranta la rapidan pasadon de ties kvar-minuta tago.
Surterigi kvin-mil-tunan kosmoŝipon ĉe la centro de turniĝanta disko estis la malplej granda zorgo de Norton. Neniel malsamis ol endokiĝi ĉe la akso de granda kosma stacidomo; la flankaj raketoj de Endevor jam donis al ĝi akordan rotacion, kaj li povis fidi Leŭtenanton Ĝo Kalvert malsuprenmeti ĝin tiel milde kiel neĝeron, kun aŭ sen helpo de la naviga komputilo.
"Post tri minutoj," diris Kalvert, ne movante siajn okulojn for de la vidigilo, "ni scios ĉu ĝi konsistas el antimaterio."
Norton ridetis, rememorante kelkajn pli hirtigajn teoriojn pri la origino de Rama. Se tiu malverŝajna spekulaĵo pravis, post kelkaj sekundoj estos la plej granda krevo ekde la kreiĝo de la Sunsistemo. La tuta neniiĝo de dek mil tunoj mallonge provizus la planedojn per dua suno.
Tamen la misia plano konsideris eĉ tiun ĉi malverŝajnan eblecon. Mil kilometrojn sekure for de Rama, Endevor surŝprucigis ĝin per unu el siaj raketoj. Absolute nenio okazis kiam la kreskanta nubo el gaso atingis la celon; materia-antimateria reakcio de eĉ kelkaj miligramoj produktus imponegan fajraĵon.
Kiel ĉiuj kosmaj komandantoj, Norton estis zorga homo. Li longe kaj atente studis la nordan facon de Rama por elekti la lokon de surteriĝo. Post multa pensado, li decidis eviti la evidentan lokon -- la precizan centron, ĉe la akso mem. Klare markita ronda disko, cent metrojn diametre, centriĝis ĉe la poluso, kaj li ege suspektis, ke tiu ĉi estu la ekstera sigelo de enorma aerkluzo. La estaĵoj kiuj konstruis tiun ĉi kavan mondon bezonus ian manieron lasi internen siajn ŝipojn. Jen la logika loko por la ĉefa enirejo, kaj li opiniis malsaĝe bloki la antaŭan pordon per sia propra veturilo.
Tamen tiu ĉi decido kreis aliajn problemojn. Se Endevor surtuŝus eĉ kelkajn metrojn de la akso, la rapida turniĝo de Rama ekglitigus ĝin for de la poluso. Unue la elcentra forto estus tre malforta, sed ĝi estus konstanta kaj senindulga. Norton ne ĝuis pensi pri sia ŝipo glitanta trans la polusa ebenaĵo, akceliĝanta minuton post minuto, ĝis atingi la randon de la disko kaj esti forĵetita en komoon je mil kilometroj hore.
Eblis ke la malfortega gravita kampo de Rama -- prokse milone tiu de la Tero -- malebligus tion ĉi. Ĝi eble tenus je Endevor kontraŭ la ebenaĵo per forto je kelkaj tunoj, kaj se la surfaco estas sufiĉe malglata, la ŝipo restus ne for de la poluso. Tamen Norton ne intencis per nekonata frikcia forto kontraŭi tutcertan elcentran forton.
Feliĉe, la desegnintoj de Rama provizis solvon. Egaldistance ĉirkaŭ la polusa akso, estis tri malaltaj piloloformaj strukturoj, prokse dek metrojn diametre. Se Endevor tuŝus inter du el ili, la elcentra drivo puŝus ĝin kontraŭ ili, kaj ĝi fiksiĝus, kvazaŭ ŝipo gluata kontraŭ kajo de la enruliĝantaj ondoj.
"Kontakto post dekkvin sekundoj," diris Kalvert.
Rigidigante sin super la duplikata regilaro, kiun li esperis ne bezoni tuŝi, Norton akute ekkonsciis pri ĉio, kio fokusiĝas al tiu ĉi momento. Tio ĉi certe estos la plej gravega surteriĝo ekde la unua sur la Luno, antaŭ pli ol jarcento kaj duono.
La grizaj piloloj drivis malrapide supren ekster la rega kajuto. Estis fina siblo de reakcia raketo, kaj apenaŭ sensebla skueto.
Dum la ĵus pasintaj semajnoj, Komandanto Norton ofte sindemandis, kion li diros je tiu ĉi momento. Tamen historio nun elektis liajn vortojn, kaj li parolis preskaŭ aŭtomate, apenaŭ konscia pri la eĥo de la pasinteco:
"Rama Bazo. Endevor surteriĝis."
Antaŭ nur unu monato, li neniel kredus ĝin ebla. La ŝipo plenumis rutinan mision, kontroli kaj meti asterojdajn avertilojn, kiam alvenis la ordono. Endevor estis la sola kosmoŝipo en la Sunsistemo kapabla rendevui kun la trudiĝanto, antaŭ ol ĝi pafiĝos ĉirkaŭ la Sunon kaj reĵetos sin al la steloj. Eĉ tiel, necesis rabi tri aliajn ŝipojn de la Suna Esploro, kiuj nun drivis senpove ĝis cisternoŝipoj donos al ili brulaĵon. Norton timis, ke dum longa tempo, la kapitanoj de Kalipso, Biglo, kaj Ĉalenĝer ne parolos al li.
Eĉ per ĉiom da ekstra pelaĵo, estis longa, malfacila ĉaso. Rama estis jam interne de la orbito de Venuso kiam Endevor kaptis ĝin. Neniu alia ŝipo povus fari tion; tiu ĉi privilegio estis unika, kaj ne unu momento de la venontaj semajnoj estu malŝparota. Mil sciencistoj sur la Tero gaje hipotekus siajn animojn por tiu ĉi oportuno; nun ili povis nur observi per siaj televidaj cirkvitoj, mordante siajn lipojn kaj pensante kiel pli bone ili povus fari la taskon. Ili verŝajne pravis, sed estis nenia alternativo. La senindulgaj leĝoj de ĉiela mekaniko diktis, ke Endevor estu la unua kaj fina el ĉiuj homaj ŝipoj fari kontakton kun Rama.
La konsilo konstante ricevata de la Tero apenaŭ mildigis la respondecon de Norton. Se necesos subitaj decidoj, neniu povos helpi lin; la radia prokrasto al Misia Kontrolo estis jam dek minutoj kaj pliiĝanta. Li ofte enviadis la grandajn navigistojn de la pasinteco, antaŭ la epoko de elektronika komunikado, kiuj povis interpreti siajn sigelitajn ordonojn sen konstanta kontrolado de la sidejo. Kiam ili fuŝis, neniu sciis.
Tamen samtempe, li dankis, ke iuj decidoj estis delegeblaj al la Tero. Nun kiam la orbito de Endevor estis kunfluinta kun tiu de Rama, ili flugis Sunen kiel unu objekto. Post kvardek tagoj, ili atingos perihelion, pasante malpli ol dudek milionon da kilometroj de la Suno. Tio estus troege proksima por komforto. Longe antaŭ tiam, Endevor devos uzi sian ceteran brulaĵon por puŝeti sin en pli sekuran orbiton. La ŝipnanaro havos eble tri semajnojn da esplora tempo antaŭ forlasi Raman por ĉiam.
Post tiam, la problemo apartenos al la Tero. Endevor estos virtuale senpova, rapidanta laŭ orbito faronta ĝin la unua ŝipo atingi la stelojn -- post prokse kvindek mil jaroj. Ne necesas maltrankvili, Misio Kontrolo promesis. Iel ajn, sen konsideri la koston, Endevor ricevos brulaĵon, eĉ se necesos sendi cisternoŝipojn kaj forlasi ilin en kosmo post transŝuti ĉiun gramon da pelaĵo. Rama estis premio inda je ia ajn risko krom sinmortiga misio.
Kaj, kompreneble, ĝi eble atingos tion. Komandanto Norton havis neniajn iluziojn pri tio. Unuafoje dum cent jaroj, elemento de necerteco trudiĝis en homajn aferojn, kaj necerteco estis io, kion nek sciencistoj nek politikistoj povas toleri. Se tio estos la prezo por solvi ĝin, Endevor kaj ĝia anaro estas perdeblaj.