En la angla lingvo, kiel en Esperanto, literoj respondas fonemojn unu-je-unu sen esceptoj. La Ŝava alfabeto, proponita de dramverkisto George Bernard Shaw kaj realigita post lia morto de presisto Ronald Kingsley Read, anstataŭas arkaikan, ege neregulan ortografion bazitan sur la latina alfabeto. La ABC tute taŭgas por la latina, Esperanto, kaj aliaj kvin-vokalaj lingvoj, sed la angla havas dekses vokalojn.
Ne estas majusklaj literoj, do oni prefiksas nomojn per meza punkto (·) Ne estas devige, sed estas granda komplezo al la leganto punktigi ĉiun vorton kiu estas parto de nomo krom "de" kaj "la", ekz. ·𐑒𐑩𐑯𐑑𐑳𐑒𐑦 ·𐑓𐑮𐑲𐑛 ·𐑗𐑦𐑒𐑦𐑯, ·𐑨𐑯 𐑝 ·𐑜𐑮𐑰𐑯 ·𐑜𐑱𐑚𐑩𐑤𐑟, ·𐑢𐑦𐑯𐑦 𐑞 ·𐑐𐑵, ·𐑻𐑕𐑩𐑤𐑩 𐑓𐑪𐑯 𐑛𐑧𐑮 ·𐑤𐑲𐑦𐑯.
Jen la kvardek ok literoj en Unikoda ordo:
𐑐 | Pp | ĝenerale, altaj literoj estas senvoĉaj konsonantoj |
𐑑 | Tt | |
𐑒 | Kk | |
𐑓 | Ff | |
𐑔 | senvoĉa denta frikativo | |
𐑕 | Ss | |
𐑖 | Ŝŝ | |
𐑗 | Ĉĉ | aspektas kiel 𐑑 + 𐑖 |
𐑘 | Jj | |
𐑙 | velara formo de Nn, ofte antaŭ K aŭ G. | |
𐑚 | Bb | ĝenerale, profundaj literoj estas voĉaj konsonantoj |
𐑛 | Dd | |
𐑜 | Gg | |
𐑝 | Vv | |
𐑞 | voĉa denta frikativo aŭ afrikato | |
𐑟 | Zz | |
𐑠 | Ĵĵ | |
𐑡 | Ĝĝ | aspektas kiel 𐑛 + 𐑠 |
𐑢 | Ŭŭ | Nur antau vokalo, vidu 𐑬 |
𐑣 | Hh | |
𐑣𐑒 | Ĥĥ | Read poste kreis literon kiu aspektas kiel invertita φ, sed Unikodo ne inkluzivis ĝin. Preskaŭ ĉiuj anglalingvanoj ŝanĝas tiun ĉi sonon al K, ekz. Ĥarkov -> Karkov. |
𐑤 | Ll | malaltaj literoj estas vokalaj, likvaj, aŭ nazaj |
𐑥 | Mm | |
𐑦 | mallonga 𐑰, centrigita se ne la fina litero de radiko | |
𐑧 | Ee | |
𐑨 | vokalo inter A kaj E | |
𐑩 | tre mallonga centra vokalo sen emfazo | |
𐑪 | mallonga vokalo, maksimume malfermita kaj malantaŭa | |
𐑫 | kiel U, sed pli centrigita | |
𐑬 | Aŭ | |
𐑭 | Aa | malofta vokalo en la angla, ofte interŝanĝita kun 𐑨 |
𐑮 | Rr | la lango tuŝas nenion |
𐑯 | Nn | |
𐑰 | Ii | ĉiam longa, kun emfazo |
𐑱 | Ej | |
𐑲 | Aj | |
𐑳 | centra vokalo kun emfazo | |
𐑴 | Oŭ | |
𐑵 | Uu | |
𐑶 | Oj | |
𐑷 | Longa vokalo inter 𐑪 kaj 𐑴. En Usono, prononcata kiel 𐑪 aŭ 𐑭 | |
En britangla, R silentas aŭ malfortas se ĝin ne sekvas vokalo: | ||
𐑸 | Ar | |
𐑹 | Or | |
𐑺 | Ejr | |
𐑻 | Vokala R kun emfazo | |
𐑼 | Vokala R sen emfazo | |
𐑽 | Ir | |
𐑾 | Ia | kun emfazo sur la I. Se la A estas emfazita, skribu "𐑦𐑭". |
𐑿 | Ju | en Usono, la J silentas post N, T, D, S, aŭ Z. |
Por memorigo, gestu 𐑤 per 𐑤𐑧𐑓𐑑 = maldekstra mano kaj 𐑮 per 𐑮𐑲𐑑 = dekstra mano.
Estas multaj unu-literaj vortoj:
𐑑 | "al", skribata 𐑑𐑵 se la signifo estas "du" aŭ "ankaŭ" |
𐑓 | "por", skribata 𐑓𐑹 se la signifo estas "kvar" aŭ "antaŭo" |
𐑝 | "de", prononcata sed neniam skribata "𐑪𐑝", "𐑳𐑝", aŭ "𐑩𐑝" |
𐑞 | "la", prononcata sed neniam skribata "𐑞𐑩" aŭ "𐑞𐑰" |
𐑩 | uzata antaŭ singulara substantivo se "la" ne taŭgas |
𐑩𐑯 | uzata anstataŭ "𐑩" se la substantivo komenciĝas per vokalo |
𐑬 | "Tio dolorigas!" |
𐑭 | "Ha, nun mi komprenas!" |
𐑯 | "kaj", prononcata sed neniam skribata "𐑨𐑯𐑛" |
𐑲 | "mi", "okulo", "jes" (en parlamento aŭ sur pirata ŝipo) |
𐑳 | "Mi ne scias kion diri." |
𐑴 | "Ho", "ŝuldi" |
𐑵 | "Tiuj fajraĵoj imponas!" |
𐑷 | "miro", "Tiu katido aspektas tre ĉarma!" |
𐑸 | "𐑿 𐑸" = "vi estas" |
𐑹 | "aŭ", "remilo", "erco" |
𐑺 | "aero", "heredanto" |
𐑻 | "erari" (nur brite, en Usono "erari" estas "𐑧𐑮") |
𐑽 | "orelo", "spiko" (de maizo) |
𐑿 | "vi", "ŝafino", "taksuso" |
Substantivoj pluriĝas jene: -𐑕 por vortoj kiuj finiĝas per 𐑐𐑑𐑒𐑓𐑔, -𐑩𐑟 post 𐑕𐑖𐑗𐑟𐑠𐑡, kaj -𐑟 por la ceteraj. Tio gardas konsonantojn harmoniaj kaj sufiĉe apartigitaj por klare aŭdi la pluran finaĵon.
Iam fina 𐑓, 𐑔, aŭ 𐑕 transturniĝas dum pluriĝo ekz. 𐑢𐑫𐑤𐑓 = lupo, 𐑢𐑫𐑤𐑝𐑟 = lupoj, 𐑐𐑨𐑔 = vojeto, 𐑐𐑨𐑞𐑟 = vojetoj, 𐑣𐑬𐑕 = domo, 𐑣𐑬𐑟𐑩𐑟 = domoj. Sed ne nepre ekz. 𐑕𐑱𐑓𐑕, 𐑥𐑨𐑔𐑕, 𐑕𐑴𐑕𐑦𐑴𐑐𐑨𐑔𐑕, 𐑚𐑤𐑬𐑕𐑩𐑟.
La poseda formo estas sama, krom tio ke oni skribas apostrofon antaŭ la sufikso, kaj estas neniuj esceptoj, ekz. ·𐑨𐑤𐑦𐑕'𐑩𐑟 = de Alisa, 𐑥𐑨𐑯 = viro, 𐑥𐑧𐑯 = viroj, 𐑥𐑨𐑯'𐑟 = de viro, 𐑥𐑧𐑯'𐑟 = de viroj, 𐑤𐑲𐑓 = vivo, 𐑤𐑲𐑝𐑟 = vivoj, 𐑤𐑲𐑓'𐑕 = de vivo.
Por regulaj verboj, la pasinteco estas simila: -𐑑 post 𐑐𐑒𐑓𐑔𐑕𐑖𐑗, -𐑩𐑛 post 𐑑𐑛 (la kialo estu evidenta), kaj -𐑛 por la ceteraj. Nuntempa verbo gajnas pluralan sufikson se la subjekto estas li, ŝi, aŭ ĝi.
La verboj 𐑚𐑰 kaj 𐑣𐑨𐑝 ofte prefiksas aliajn verbojn por krei malsimplajn tempojn, ekz. 𐑢𐑫𐑛 𐑣𐑨𐑝 𐑚𐑰𐑯 𐑓𐑬𐑯𐑛 = estus estinta trovita. Anglaj verboj ne havas -intan formon, do "havas farita" signifas "estas farinta".
𐑑 𐑚𐑰 = esti
𐑢𐑦𐑤 𐑚𐑰 = estos
𐑲 𐑨𐑥 = mi estas, 𐑿 𐑢𐑰 𐑞𐑱 𐑸 = vi ni ili estas, 𐑣𐑰 𐑖𐑰 𐑦𐑑 𐑦𐑟 = li ŝi ĝi estas.
𐑲 𐑣𐑰 𐑖𐑰 𐑦𐑑 𐑢𐑪𐑟 = mi li ŝi ĝi estis, 𐑿 𐑢𐑰 𐑞𐑱 𐑢𐑻 = vi ni ili estis.
𐑑 𐑣𐑨𐑝 = havi
𐑢𐑦𐑤 𐑣𐑨𐑝 = havos
𐑲 𐑿 𐑢𐑰 𐑞𐑱 𐑣𐑨𐑝 = mi vi ni ili havas, 𐑣𐑰 𐑖𐑰 𐑦𐑑 𐑣𐑨𐑟 = li ŝi ĝi havas.
𐑣𐑨𐑛 = havis, havita
𐑑 𐑜𐑦𐑝 = doni
𐑜𐑦𐑝! = donu!
𐑜𐑱𐑝 = donis
𐑜𐑦𐑝 = mi/ni/vi/ili donas
𐑜𐑦𐑝𐑟 = li/ŝi/ĝi donas
𐑢𐑦𐑤 𐑜𐑦𐑝 = donos
𐑢𐑫𐑛 𐑜𐑦𐑝 = donus
𐑖𐑫𐑛 𐑜𐑦𐑝 = donu (rekomendo, ne komando)
𐑖𐑨𐑤 𐑜𐑦𐑝 = donu (pli forta ol 𐑖𐑫𐑛, sed arkaika)
𐑒𐑨𐑯 𐑜𐑦𐑝 = povas doni
𐑒𐑫𐑛 𐑜𐑦𐑝 = povis aŭ povus doni, ambigue
𐑢𐑪𐑟 𐑱𐑚𐑩𐑤 𐑑 𐑜𐑦𐑝 = povis doni, sed ambigueco
𐑢𐑦𐑤 𐑚𐑰 𐑱𐑚𐑩𐑤 𐑑 𐑜𐑦𐑝 = povos doni
𐑥𐑳𐑕𐑑 𐑜𐑦𐑝 = devas doni
𐑣𐑨𐑓 𐑑 𐑜𐑦𐑝 = mi/ni/vi/ili devas doni
𐑣𐑨𐑕 𐑑 𐑜𐑦𐑝 = li/ŝi/ĝi devas doni
𐑿𐑕𐑑 𐑑 𐑜𐑦𐑝 = donadis
𐑜𐑦𐑝𐑦𐑙 = donanta, donado
𐑜𐑦𐑝𐑩𐑯 = donita (por regulaj verboj, -is kaj -ita estas samaj)
𐑦𐑟 𐑜𐑦𐑝𐑦𐑙 = estas donanta
𐑦𐑟 𐑜𐑦𐑝𐑩𐑯 = estas donata
𐑢𐑪𐑟 𐑜𐑦𐑝𐑩𐑯 = estis donita
𐑣𐑨𐑝 𐑜𐑦𐑝𐑩𐑯 = mi/ni/vi/ili estas doninta(j)
𐑣𐑨𐑟 𐑜𐑦𐑝𐑩𐑯 = li/ŝi/ĝi estas doninta
𐑯𐑪𐑑 𐑑 𐑜𐑦𐑝 aŭ 𐑑 𐑯𐑪𐑑 𐑜𐑦𐑝 = ne doni
𐑯𐑪𐑑 𐑜𐑦𐑝𐑦𐑙 = ne donanta
𐑯𐑪𐑑 𐑜𐑦𐑝𐑩𐑯 = ne donita
𐑛𐑦𐑛𐑩𐑯𐑑 𐑜𐑦𐑝 = ne donis
𐑛𐑴𐑯𐑑 𐑜𐑦𐑝 = mi/ni/vi/ili ne donas
𐑛𐑳𐑟𐑩𐑯𐑑 𐑜𐑦𐑝 = li/ŝi/ĝi ne donas
𐑢𐑴𐑯𐑑 𐑜𐑦𐑝 = ne donos
𐑒𐑨𐑯𐑑 𐑜𐑦𐑝 = ne povas doni (brite "𐑒𐑭𐑯𐑑")
𐑛𐑦𐑛𐑩𐑯𐑑, 𐑛𐑴𐑯𐑑, 𐑛𐑳𐑟𐑩𐑯𐑑, 𐑢𐑴𐑯𐑑, kaj 𐑒𐑨𐑯𐑑/𐑒𐑭𐑯𐑑 povas esti skribataj kaj parolataj 𐑛𐑦𐑛 𐑯𐑪𐑑, 𐑛𐑵 𐑯𐑪𐑑, 𐑛𐑳𐑟 𐑯𐑪𐑑, 𐑢𐑦𐑤 𐑯𐑪𐑑, kaj 𐑒𐑨𐑯𐑪𐑑 por aldonaj emfazo kaj klareco.
La akuzativaj/dativaj pronomoj estas 𐑥𐑰 𐑳𐑕 𐑿 𐑣𐑦𐑥 𐑣𐑻 𐑦𐑑 𐑞𐑧𐑥 = min nin vin lin ŝin ĝin ilin, kaj la posedaj pronomoj estas 𐑥𐑲 𐑬𐑼 𐑘𐑹 𐑣𐑦𐑟 𐑣𐑻 𐑦𐑑𐑕 𐑞𐑺 = mia nia via lia ŝia ĝia ilia. Se ne tuj sekvas posedata substantivo, la posedaj pronomoj estas 𐑥𐑲𐑯 𐑬𐑼𐑟 𐑘𐑹𐑟 𐑣𐑦𐑟 𐑣𐑻𐑟 𐑦𐑑𐑕 𐑞𐑺𐑟.
𐑥𐑲 𐑒𐑸 𐑦𐑟 𐑮𐑧𐑛 = mia aŭto estas ruĝa
𐑞 𐑮𐑧𐑛 𐑒𐑸 𐑦𐑟 𐑥𐑲𐑯 = la ruĝa aŭto estas mia
Krom tiuj pronomoj, estas nenia speciala marko por akuzativo aŭ dativo. Necesas diveni la rolojn de vortoj per ilia ordo.
𐑲 𐑜𐑱𐑝 𐑣𐑻 𐑩 𐑮𐑦𐑙 = mi donis al ŝi ringon.
(mi aldonu pluajn ekzemplojn poste)