Esperanta Parolsintezo

Read about Esperanto in your native language at www.esperanto.net.

Jen intervjuo kun Barbara Piertzak kiun ŝi faris 22an julion 2001, kaj aŭdigis 7an kaj 14an junion 2002.

Jen la oficiala hejmpaĝo de la Festivala Parolsinteza Sistemo (nur angle).

"Festivalo estas ĝenerala multlingva parolsinteza sistemo kreita ĉe CSTR [Centro por Esplori Parolan Teknologion]. Ĝi ofertas tutan sistemon por traduki tekston al parolo, kun diversaj interfacoj, kaj medion por krei kaj esplori parolsintezajn teknikojn. Ĝi skribitas en C++, kun Skemo-devena komandinterpretilo por ĝenerala regado."

Fakte, mi ŝanĝis neniom da ilia C++ kodo, sed necesis lerni Skemon por kodigi la regulojn por prononci vortojn, mallongigojn, numeralojn, simbolojn, ktp. Mia kodo ĝuste traktas la iksan, Latin-3-an, kaj Unikodan reprezentaĵojn de la Esperanta alfabeto, sed ĉiam traktas je "h" kiel apartan literon, ekzemple en "flughaveno".

Por krei la voĉon mem, necesis listi mil sensencajn vortojn ("tapapa", "tababa", "tamama", ...) inkludantajn ĉiun eblan kunmetaĵon de du fonemoj, kaj registri tiujn vortojn en klara, ebena voĉo.

www.festvox.org priskribas la tutan procedon krei novan voĉon aŭ lingvon. Post kvar monatoj da eksperimentado, mi duonkomprenas ĝin.

Festivalo nun funkcias nur sub Uniksecaj operaciumoj. Kiam oni adaptos la koron al Vindozo kaj Makintoŝo, ĉiuj lingvoj funkcios sen ŝanĝoj.

Jen mi prezentos laŭtlegadon de la unuaj tri ĉapitroj de Rendevuo kun Rama, bonega romano de Arthur C. Clarke. Mi tradukos la ceterajn ĉapitrojn kiam mi havos tempon.

Ĉapitro 1: KOSMOGARDO Legu Aŭskultu
Ĉapitro 2: TRUDANTO Legu
Ĉapitro 3: RAMA KAJ SITA Legu
Ĉapitro 4: RENDEVUO Legu
Ĉapitro 5: UNUA EKSKURSO Legu
Ĉapitro 6: KOMITATO Legu
Ĉapitro 7: DU EDZINOJ Legu
Ĉapitro 8: TRA LA NABO Legu

Kiel instali Festivalon (nur Linuksanoj legu plu)

Elŝutu la necesajn dosierojn el la Festivala Hejmpaĝo:

speech_tools-1.2.3.tar.gz Edinburga Parola Ilaro uzata de Festivalo
festdoc-1.4.3.tar.gz Festivala dokumentaro
festival-1.4.3.tar.gz La koro de Festivalo
festlex_CMU.tar.gz Vortaro de usonangla prononco
festlex_OALD.tar.gz Vortaro de britangla prononco
festlex_POSLEX.tar.gz Vortaro de anglaj parolelementoj
festvox-1.2-beta.tar.gz Ilaro por konstrui novajn voĉojn
festvox_kedlpc16k.tar.gz Usonangla voĉo de Kurt E. Dusterhoff
festvox_kallpc16k.tar.gz Usonangla voĉo de Kevin A. Lenzo
festvox_don.tar.gz Britangla voĉo de Andy Donovan
festvox_rablpc16k.tar.gz Britangla voĉo de Roger A. Burroughes
festvox_ellpc11k.tar.gz Hispana voĉo de Eduardo Lopez
eo_djc_lpc16k.tar.gz (Usoneca) Esperanta voĉo de Deĉifro

cd /opt
for x in speech_tools-1.2.3.tar.gz festival-1.4.3.tar.gz eo_djc_lpc16k.tar.gz
do
  tar xvzf $x
done

export ESTDIR=/opt/speech_tools
PATH=/opt/speech_tools/bin:/opt/festival/bin:$PATH

cd /opt/speech_tools
configure
make

cd /opt/festival
configure
make

festival --language esperanto
Festival Speech Synthesis System 1.4.3:release Jan 2003
Copyright (C) University of Edinburgh, 1996-2003. All rights reserved.
For details type `(festival_warranty)'
festival> (SayText "Gratulon.  Vi sukcesis instali Festivalon.")

Por legi simplan tekstodosieron:

festival --language esperanto --tts dosiero

Por legi HTML dosieron:

lynx -dump dosiero.html | festival --language esperanto --tts

sed 's/<[^>]*>//g' dosiero.html | festival --language esperanto --tts

Se Festivalo komencos paroli novan frazon antaŭ fini la lastan, aldonu la jenan linion al via ~/.festivalrc dosiero:

(Parameter.set 'Audio_Method 'linux16audio)

Se vi volas konservi la voĉon de Festivalo en dosieron, aldonu:

(Parameter.set 'Audio_Method 'Audio_Command)
(Parameter.set 'Audio_Command "cat $FILE >> /opt/festival.out")

Por krei plej kompaktan MP3 dosieron, mi faras:

lame -r -x -s 16 -m mono -h -v /opt/festival.out festival.mp3

Se vi havos problemojn, retpoŝtu al dechifro heliko dechifro punkto org.